Text: | Ho Revivanto, al Vi estu glor'! |
Author: | Edmond Louis Budry |
Translator: | Guido Holz |
Tune: | MACCABÆUS |
Composer: | George Frederick Handel |
1. Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Venis jen l' angelo en la bril' de Di';
For de l' tombo-kelo rulis ŝtonon li.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
2. Jen Li aperas : estas Li, Jesu',
Reĝ', Savanto - veras, ne malcertu plu!
Ĝojon do elspiru, Di-popolo vi,
Kaj senĉese diru : Venkis Kristo-Di'!
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
3. Ĉu mi forcedu? Ĉiam vivos Li,
Do je Li mi kredu, Paco-Princo Di';
Li triumfo-festo, forto kaj subten',
Vivo kaj majesto, premos ne ĉagren'.
Ho Revivanto, al Vi estu glor'!
Al Vi venko-kanto ĝis l' eterna hor'!
Text Information | |
---|---|
First Line: | Ho Revivanto, al Vi estu glor'! |
Title: | Ho Revivanto, al Vi estu glor'! |
French Title: | À Toi la gloire, ô Ressuscité! |
Author: | Edmond Louis Budry (1900) |
Translator: | Guido Holz (1988) |
Refrain First Line: | Ho Revivanto, al Vi estu glor'! |
Language: | Esperanto |
Scripture: | |
Topic: | Jesus Christ; Resurrection |
Source: | TK 133 (= Ad 321) |
Tune Information | |
---|---|
Name: | MACCABÆUS |
Composer: | George Frederick Handel (1746) |
Source: | in the oratorio Judas Maccabæus, 1746 |